Oftaj Demandoj pri GIEB (Granda Interligita Esperanto-Babilejaro)

Oftaj Demandoj pri Karelia

Oftaj Demandoj pri IRC-retoj

Gxeneralaj demandoj



Kio estas GIEB?

La "Granda Interligita Esperanto Babilejaro" estas aro de diversaj babilejoj. Estas TTT-a babilejo (Karelia), MUD-a (VEK), kaj diversaj IRC retoj (cxiam kanalo #esperanto).

Do, estas diversaj robotoj (do, programoj), kiuj aligxis kaj al VEK, kaj al iu alia babilejo, kaj ili transdonas la dirojn de unu babilejo al la alia. Ekzemple, se iu en Karelia diras ion, la Karelia roboto legas tion, kaj plu-diras tion en la VEK-ejo. Poste, la IRC-roboto legas gxuste tion dirajxon, kaj transdonos gxin en la IRC-retoj. Tiel la homoj en IRC povas legi la dirajxojn en Karelia (kaj inverse).

skemo pri kiel funkcias GIEB
Skemo pri kiel funkcias GIEB

Kio estas VEK?

La partoprenantoj de Karelia kaj IRC vidas "VEK" antaux la nomoj de iuj babilemuloj. Tio signifas, ke tiuj babilemuloj ne babilas en Karelia aux IRC reto, sed en VEK ejo, la Virtuala Esperanto Kongresejo. Pro GIEB, VEK estas ligita al via babilejo (cxu Karelia, cxu IRC reto), kaj pro tio vi povas legi kion diras la VEK-anoj, kaj inverse.

VEK mem rulas kutime en 2 komputiloj: la malnova, vekf.komputilo.org (Ford), kie antaux multaj jaroj gxi ekestis, kaj la nova (iom pli fidinda), cxe vekm.komputilo.org (mihxil). Se vi volas aligxi al VEK, vidu por pli da informoj cxi tie. (ne eblas aligxi al vek per normala TTT-krozilo (kiel Internet Explorer, aux Netscape)).

La VEKejo en Ford fondigxis komence de 1995 (laux informo de Kofo), kaj tiam estis farita de Holcxjo.

Kiel ekestis ..., kiu zorgas pri...?

Karelia estas programita de amiko de Julinka la trian de marto, 2000. La "nova" versio de Karelia (tiu kun la fotoj) estis farita de joosteto (do, la teksta-parto tute estas la malnova Karelia. Se lendir ne funkcias, ankaux tiu teksta parto ne funkcias cxe karelia.komputilo.org)

VEKejo estas programita de sciuro (do, supozeble li prenis font-kodon de `nuts', kaj esperantigis gxin), antaux mi-ne-scias kiom da jaroj. Poste (cxirkaux en 2000), mihxil prenis la kodon, kaj aldonis aferojn en la VEK-ejo kiu rulas en lia komputilo

La GIEB robotaro nuntempe cxefe estas programita de mihxil kaj sencay. La unuan version de la Karelia roboto faris joosteto, cxirkaux januaro 2001 (sed lia kodo nun (preskaux?) ne plu uzigxas).
Se robotoj ne funkcias, mihxil, sencay kaj joosteto havas eblecon re-eki ilin (kondicxe ke mihxil.komputilo.org funkcias).

La Galerio de babilemuloj unue estis farita de sencay (februare/marte 2001), kaj poste joosteto transprenis, kaj faris la nunan pagxon.

Kion mi faru por ke mia foto aperu en la galerio?

Ah, finfine vi demandas! Do, iru al http://babil.komputilo.org, tie klaku al nova konto, kaj tiel vi povas registrigxi. Tie ankaux vi povas aldoni TTT-adreson de via foto, se ie estas TTT-pagxo kun via foto. Tamen, tiu foto ne aperos cxe la malgrandaj bildoj videblaj en la babil-pagxo. Tiujn bildetojn mi kutime mem faras, kaj vi povas averti min ke estas nova bildo.

Se vi nur havas skanitan foton, kaj ne TTT-pagxo kun gxi, sendu gxin al joostje@komputilo.org, kaj mi enmetos la foton (kaj malgrandan version) en la galerio.

Grandeco de la bildo Prefere, faru la foton mez-granda (do, ekz. 400x500 rastrumeroj). Mi metos la grandan foton en via `persona' pagxo, kaj faros malgrandan bildeton gxuste en la grandeco kiu ankaux estas cxe cxiuj aliaj fotoj. Kaj, se vi volas ke aliaj informoj aperu en la galerio, vi povas aldoni vian logxlokon, naskigxdaton/jaron, ktp. (tio nun vi povas mem aldoni, en la galerio).



Oftaj demandoj pri Karelio

Kio estas Karelia

Nuntempe, plej modas la "nova" karelia, cxe http://karelia.komputilo.org. Tie vi povas vidi la fotojn. Tamen, Karelia cxefe estas TTT-pagxo cxe http://lendir.karelia.ru/chat (la "malnova" karelia).

Mi ne vidas cxapelitajn literojn, sed kvardratojn

Via kruzilo (aux foliumilo, do ekz. Netskapo aux Internet Explorer) versxajne tro malnovas, aux vi ne havas la korektajn litertipojn en via komputilo. La problemon vi povus solvi en jenaj manieroj:

Cxu vi povas sxangxi ... en la arkivo?

Se vi demandas tion al mi (joosteto), tiam la respondo estas: ne. La arkivo estas farita rekte en lendir.karelia.ru, kaj mi (same kiel Mihxil kaj Sencay) povas nenion sxangxi tie. Vi devus demandi la ulon kiu prizorgas lendir.karelia.ru/chat.

Septembro la 25a: la atako de la Rusoj

Iam, 2002, septembro la 25a, la malnova Karelia en Rusio cxesis funkcii. Cxar la nov-aspektantaj pagxoj kiel babilejo.org kaj karelia.komputilo.org tamen baze uzis tiun malnovan Karelia-on, ankaux ili cxesis funkcii.

Post kiam mi ricevis retposxton pri la problemo, mi komencis skribacxi novan programon, kiu povus servi kiel anstatauxiganton. Gxi ankoraux ne tiom bone funkcias kiel la malnova:

Tamen, ne cxio malbonas -- kelkaj aferoj jam eblas en la nova versio, kiuj neniam eblis en la malnova: eblas elekti la kodigon (unikodo, cx aux ch), eblas elekti kiom da linioj de dirajxoj oni vidas, kaj se vi donas TTT-ligon kiel http://babilejo.org, gxi auxtomate klakeblas.

Jam du homoj skribis min kun monaj demandoj, `cxu iam ni devos pagi por atingi la karelion', kaj `cxu iel estas monaj problemoj pri la starigo de la pagxoj'. Do, responde, mi povas diri ke mi ne kredas ke eblas enspezi per tiu cxi babilejo (kaj pro tio mi ne postulos monon), kaj ankaux ke mi ne havas financajn problemojn. Tamen, se iel vi havas tro da mono, mi volonte helpos al vi!

Do, rezume: uzu http://babilejo.org lauxplacxe, kaj informu min kiam estas problemoj (krom la supraj menciitaj).

Planitaj aldonoj:



Oftaj Demandoj pri IRC-retoj

Kiuj IRC-retoj funkcias? Kiel aligxi?

Momente, la #esperanto kanalo en la jenaj retoj estas ligita al GIEB:
reto uzata servilo pordo
irc irc.xs4all.nl 6661
under Diemen.NL.EU.Undernet.org6662
ef irc.isdnet.fr 6669
dal nexgo.de.eu.dal.net 6666
bras irc.cpunet.com.br 6665
disc Roma.IT.Discussioni.Org 6667
uni irc.virtualline.com.br 6666
Por aligxi, vi devas elekti iun ajn IRC-programon (por vindozo, ekzemple uzu xircon). Poste, iru al unu de la supraj serviloj, kaj aligxu al #esperanto (/join #esperanto).

Strangaj literoj, aux Roboto forgesas parton de mia frazo

Do, sxajne vi uzas ne-askiajn (anglajn) literojn. Ne eblas uzi tiujn literojn en IRC, do ne uzu ilin, kaj viaj problemoj foriros.

Sed mi en mia ekrano tute bone vidas la literojn!!!
Jes, VI vidas ilin. Sed aliaj homoj, kiuj ne elektis la ekzaktan saman litertipon cxe ilia IRC programo, tiuj ne povos vidi. Pro tio, ne uzu aliajn literojn ol `us-ascii', krom se vi certas ke cxiuj homoj al kiuj vi parolas elektis la saman liter-tipo. Do, ekzemple, se vi parolas hispane kun aliaj hispanoj, tiam vi povas supozi ke la aliaj uzas saman litertipon -- sed se vi parolas en esperanta rondo, kun internaciaj alparolitaj, tiam plej versxajne ne funkcias.



Gxeneralaj demandoj

Krokodiloj

Iam okazas ke homoj krokodilas. Se ili nur diras unu-du frazojn, tio ne tro gxenas. Sed, se ili komencas dauxre krokodili, tio povas foje ecx parte malebligi la normalan babiladon. Por tiaj okazoj, mi cxi tie en diversaj lingvoj provas traduki la frazon:

Bonvolu cxesi paroli la ...n. Por informoj pri Esperanto, vizitu http://esperanto.net.
Angle Please stop speaking English. For information on Esperanto, visit http://esperanto.net.
France Veuillez SVP cesser de parler francais. Pour des informations sur l'esperanto, visitez http://esperanto.net
Dane Var snalla och tala inte mera paa danska.
Germane Bitte nicht deutsch sprechen! Informationen über Esperanto gibt es unter: http://esperanto.net
Hispana Por favor, deje de hablar en español. Para informaciòn sobre Esperanto visite http://esperanto.net.
Hungara Kérlek ne beszélj magyarul! Ha többet szeretnél tudni az Eszperantóról, nézd meg: http://esperanto.net
Itale Per favore, non parlare più in italiano, per informazioni sull'Esperanto, vedi http://esperanto.net.
Nederlande SVP stoppen met nederlands spreken. Voor informatie over Esperanto, zie http://esperanto.net
Portugala Por favor pare de falar portugues. Para informacoes sobre Esperanto, visite http://esperanto.net
Rusa Zdes' ne govor'at po-russki. Ob Esperanto vy mozhete uznat' na sayte http://esperanto.net
Se vi povas traduki la frazon en aliajn lingvojn, sendu la tradokon al mi! (tradukojn de: Angxelo (Itala), Sudulo (Hispana), Emilio Cid (Portugala), Cornelia Rau (Germana), ...)


Pagxo farita de joosteto.

Se vi havas informojn (ekzemple, kiam (pli) ekzakte ekestis la diversaj babilejoj ktp), aux proponojn pri aliaj Oftaj Demandoj, sendu retposxton al mi joostje@komputilo.org.