Vi ankoraux ne aligxis
Nova konto
La Galerio
Sercxu
Statistiko
Plena Galerio
Nia Planedo
informojn
Aligxu
Oftaj Demandoj

Nia Planedo

Bildo farita de xplanet.

La bildo gxisdatigxas cxiujn 2 minutojn (0 minutoj post la horo, 2, 4, ktp).

La rugxaj cirkletoj montras kie estas la babilemuloj; La helaj orangx/rugxaj montras kie estas la babilemuloj kiuj cxeestis dum la pasintaj 12 horoj, kaj la grandaj flavaj (kun la nomoj) montras kiuj ion diris dum la lastaj 20 minutoj.

Timoteo kuragxe kolektis cxiujn koordinatojn de cxiuj lokoj (tiel li faris multe pli da laboro ol mi (joosteto), kiu kreis la pagxon). Cetere, Timoteo nun ankaux sercxis kiel sxangxi la xplanet programon, por ke gxi ne plu fusxe sur-skribas la nomojn de la babilemuloj.

Bedauxrinde estas tro da babilemuloj por montri la nomojn de cxiuj en unu mapo de la mondo. Mi tamen planas iam aldoni mapojn de la diversajn partojn de la mondo, kun la nomoj de cxiuj partoprenantoj.


Skripteto farita de joosteto. Okaze de problemoj, informu min (joostje@komputilo.org) pri ili!